Alekseo B.
Pri mia vest-kolekto Mia vest-kolekto estas modesta. Sed pro tio, ke mi loĝas en Rusio kun ĝiaj severaj vintroj, en mia vestoŝranko estas pli multe da varmaj vestoj ol da ligĉeraj. Mi preferas vestojn el linaj, katonaj aŭ sintezaj ŝtofoj. Anstataŭ lano mi surmetas akrilikon, ekzemple, trikitajn ŝtrumpetojn, skarpojn kaj ĉapojn. Dum malvarma jartempo mi surhavas la dikan ĵaketon, kiu ŝirmas min kontraŭ vento, pluvo kaj frosto. Sur piedoj mi surmetadas du pantalonojn, ŝtrumpetojn kaj varmigitaj ŝuoj. Por manoj mi havas malhelajn gantojn. Mi havas kelkajn ĉemizojn: unu estas flanela kvadratita por vintro, du estas klasikaj por ofico, kaj alia duo sen manikoj estas por somero. Super ĉemizon mi surhavas molan sveteron. Dum varma jartempo mi surmetas T-ĉemizojn, ĉapelon kontraŭ suno, leĝeran pantolonon aŭ simplan ŝorton.
Feb 16, 2014 4:29 AM