Alekseo B.
Kiun sezonon vi preferas? Ĉiu sezono estas speciala laŭ sia maniero. La neĝa vintro estas bona pro la estetiko de sia pureco kaj ŝajna senmoveco. Sed por mi ĝi estas mortiga pro siaj penetrantaj ĝis la ostoj fridblovoj. Kaj certe estas nenio estetika en la varma vintro, kiam degela neĝo longe igas stratojn malpuraj kaj memorigas la putrantan kadavron. Pri la sama kaŭzo mi malŝatas printempon. Kia ĉagreno, ke mi havas naskiĝtagon aprile! La varmaj someraj tagoj estas malavaraj pro novaj renkontoj kaj konatiĝoj dum la ripozo. Kiam ankoraŭ vi povas kolekti berojn kaj fungojn kaj nuksojn? Kaj naĝi? Kaj dormi ekstere sub la libera ĉielo? Kio estas pli bone ol kuŝi nokte sur la herboj kun amikoj ĉe fajro? La pluva vetero ĉiam alportas melankolian humoron, tamen ne nigran, sed dolĉan. Dume mi ŝatas aŭskulti pianon aŭ kordinstrumentojn kaj rigardi en fenestron. La nebula vetero, tia kaŝema, teganta, ankaŭ plaĉas al mi. Sed la plej ŝatata jartempo estas la mezo de oktobro, kiam ankoraŭ ne estas malvarme, sed freŝe, ne pluvas, sed jam falas folioj kaj tapiŝe sterniĝas laŭ tero. En tiu tempo mi ofte promenas en arbaro aŭ parko.
Mar 6, 2014 9:46 PM