Pensi en alia lingvo
Do mi finis la duolingan kurson, kaj nun mi ofte pensas pri kion fari sekve. Kiam mi stiradas, mi provas paroli al mi mem en Esperanto. Pasintsemajne mi estis pensanta pri "pensi". Kiam oni komencas pensi en la alia lingvo? Kiel tio okazas? Ĉu oni subite rimarkas ke oniaj pensoj estas en Esperanto? Aŭ eble ĝi okazas malrapide, kiel pli da vortoj kaj pli da frazoj estas pensataj en la nova lingvo anstataŭ en la denaska lingvo. Ĉu vi iam pensas en maldenaska lingvo? Kiel tio okazis por vi?
[En Esperanto estas du vortoj: "esperanto" kaj "Esperanto". La unua signifas homon, kiu esperas, kaj la dua - la lingvon. Oni tion faris por pli faciligi komprenon almenaux en la skribo. :)
"Pli" rilatas al kvanto, do bezonas "DA". Kaj se estas "vortoJ" kaj "frazoJ", devas esti "pensataJ".
Mi komencis pensi en Esperanto nerimarkite de mi, nur poste mi tion priatentis. Kaj tre baldaux ankaux songxis en Esperanto. Kaj pravas Alekso: kiam temas pri tiu lingvajxo, en kiu oni suficxe ofte parolas aux legas, oni facile pensas en la nedenaska lingvo. Sed kiam oni trafas la areon de nekonata aux duba lingvajxo, tiam oni komencas traduki aux enpensigxi.]
Pensi en alia lingvo
Do mi finis la duolingan kurson, kaj nun mi ofte pensas pri kion fari sekve. Kiam mi stiradas, mi provas paroli al mi mem en esperanto. Pasintsemajne, mi estis pensanta pri pensi (pli bone "pri pensado"). Kiam oni komencus pensi en la alia lingvo? Kiel tio okazas? Ĉu oni subite rimarkas ke oniaj pensoj estas en esperanto? Aŭ eble ĝi (pli bone "tio" por indiki ĉiuj pensojn jam diritajn, ne nur tiun de la lasta frazo) okazas malrapide, tiel ke pli da vortoj kaj pli da frazoj estas pensataj en la nova lingvo anstataŭ en la denaska lingvo. Ĉu vi iam pensas en maldenaska (mi dirus "nedenaska", malfacilas por mi pensi ke malo al denaska lingvo estas simple fremda lingvo, sed jen simple mia prefero) lingvo? Kiel tio okazis por vi?
Pensi en otra lingvo
Do mi finis la duolingan kurson, kaj nun mi ofte pensas pri kion fari sekve. Kiam mi stiradas, mi provas paroli al mi mem en esperanto ("Esperanto" estas vorto majuskla). Pasintsemajne, mi estis pensanta pri pensi (pensado?). Kiam oni komencus pensi en la otra lingvo? (Eble mi skribus "komencas," ĉar ĝi ja okazos!) Kiel tio okazas? Ĉu oni subite rimarkas ke oniaj ("siaj," mi kredas?) pensoj estas en Esperanto? Aŭ eble ĝi okazas malrapide, kiel pli vortoj kaj pli frazoj estas pensata (tiu participo sentas iomete stranga ĉi tie--mi kredas, ke oni povas "pensi," aŭ "pensi pri ion," sed mi ne certas, ke oni povas "pensi objekton.") en la nova lingvo anstataŭ en la denaska lingvo. Ĉu vi iam pensas en maldenaska lingvo? Kiel tio okazis por vi?
(Mi ankaŭ nur lastatempe finis la duolingan kurson.)