Robert Parent
Professional Teacher
Ĉi-semajne Ĉi-semajne mi havas multajn ekzamenojn, ĉar mi jam finis duonon de la semestro. Mi devas vekiĝi tre frue, tiam iri al la biblioteko por studi. Bonŝance, ankaŭ unu el miaj kunoloĝantoj ŝatas studi en la matenoj, do ni povas iri per buso kune. Mia ĉina ekzameno daŭras du tagojn. La unuan tagon ni aŭskultos kaj parolos, kaj la duan tagon ni devos legi kaj skribi. Mi pensas, ke mi ne havos problemon kun tiu ekzameno, ĉar la sola malfacilaĵo estas memori kiel skribi la ideografiaĵojn. Mia rusa ekzameno estas iom malsama. Anstataŭ ekzameniĝi en klaso, ni devas skribi eseon per demandoj, kiujn nia rusa profesoro donis al ni. Mi preferas la ĉinan ekzamenon, ĉar ĝi estas pli rapida. Espereble mi faros bone en la ekzamenoj, tiam mi kun miaj amikoj povos iri rigardi filmon ĉi-semajnfine. Ankaŭ baldaŭ estos Haloveno, do ni devas iri elekti kostumon. Mi ankoraŭ ne scias kian kostumon mi volas, sed mi pensas, ke mi havos ideon kiam mi estas ĉe la kostuma butiko.
Oct 19, 2015 2:55 PM
Corrections · 1

Ĉi-semajne

Ĉi-semajne mi havas multajn ekzamenojn, ĉar mi jam finis duonon de la semestro. Mi devas vekiĝi tre frue, poste iri al la biblioteko por studi. Bonŝance, ankaŭ unu el miaj kunloĝantoj ŝatas studi en la matenoj, do ni povas iri per buso kune.

Mia ĉina ekzameno daŭras du tagojn. La unuan tagon ni aŭskultos kaj parolos, kaj la duan tagon ni devos legi kaj skribi. Mi pensas, ke mi ne havos problemon kun tiu ekzameno, ĉar la sola malfacilaĵo estas memori kiel skribi la ideografiaĵojn. Mia rusa ekzameno estas iom malsama. Anstataŭ ekzameniĝi en klaso, ni devas skribi eseon pri demandoj, kiujn nia rusa profesoro donis (donos ?) al ni. Mi preferas la ĉinan ekzamenon, ĉar ĝi estas pli rapida.

Espereble mi faros bone sukcesos en la ekzamenoj, poste mi kun miaj amikoj povos iri rigardi filmon ĉi-semajnfine. Ankaŭ baldaŭ estos/okazos Haloveno, do ni devas iri elekti kostumon. Mi ankoraŭ ne scias kian kostumon mi volas, sed mi pensas, ke mi havos ideon kiam mi estos ĉe la kostuma butiko.

 

Bonege!

October 31, 2015
Want to progress faster?
Join this learning community and try out free exercises!