다양한 영어 선생님을 검색해 보세요...
A. Fabián Jiménez
Esperanto Komuniko.

Saluton!

Mi estas instruisto en hispana mezlernejo kie kadre la programo Erasmus+ de la Eŭropa Unio ni partoprenos en la projekto "Esperanto Komuniko" kiu konsistas en la instruado de Esperanto kiel lernofako kaj sia uzado kiel ilo por la plibonigo de la lernado de aliaj fremdaj lingvoj.

Dank'al tiu ĉi projekto ni vizitos diversajn landojn kiel Italio, Litovio, Grekio, Hungario kaj Francio kie ni lernos kiel instrui Esperanton kaj kiel ĝin uzi por la lernado de aliaj lingvojn. Estontece ni ŝatus krei Esperantan lernejan reton por faciligi interŝanĝoj inter instruistoj kaj studentoj. Se vi volas koni pli bonvolu viziti nian blogon: ekalmenara.blogspot.com

댓글 · 1

0
Saluton, ankaŭ mi estas instruisto kaj skribanto pri lingvo-lernado. Via projekto aspektas interese, gratulon kaj bonan sukceson. 

집에서 편안하게 언어를 배울 수 있는 기회를 놓치지 마세요. 경험 많은 강사진을 살펴보고 지금 바로 첫 수업을 신청하세요!

오늘 학습 시작하기