Wählen Sie aus verschiedenen Englisch Lehrkräften für ...
Posts
"Esperanto in Perth" Meetup-grupo Mi eklernis Esperanton antaŭ pli ol dudek kvin jaroj. Ĝis mi revenis loĝi en Perto ĉirkaŭ 2012 mi neniam parolis la lingvon voĉe. Vi legis ĝuste... mi (iomete) estis Esperantisto dum dudek (20) jaroj kaj mi ne parolis Esperante. En mia tiama blogo (sur la "Pri mi" paĝo), mi priskribis min kiel "a dabbler in Esperanto". Ekde tiam, nun mi estas en la urbo, mi povas ĉeesti renkontiĝojn kun la membroj de ELWA (Esperanto Ligo de Okcidenta Aŭstralio), inkluzive de Shirley G. kiu estis mia unua instruisto (per poŝto) en 1992. En la komenco, mi estis timema pri paroli. Sed iom post iom, mi iĝis pli kaj pli memfida. Kaj nun, mi estas (maljuste eble) iom netolerema pri la fojoj kiam ni krokodilas! Do, mi volis (and volas) pli da fojojn por paroli. ELWA rekontas nur unu fojo monate. Ne sufiĉas por mi. Do, mi unue kreis Facebook-grupo nomita "Esperanto in Perth". Mi trovis kelkajn lokajn homojn en Facebook kiu ne estis membroj de ELWA. Mi organizis renkontiĝojn, kiuj estis ĉeestitaj de unu aŭ du aliaj homoj. Mi ankaŭ trovis aliulon per Pasporta Servo kiu estis antaŭe nekonata de mi. Dum la unua duono de ĉi tiu jaro mi sen-Facebook-iĝis. Do, la grupo ne plu funkcias (mi estis la sola estro de la grupo). Anstataŭe, mi kreis grupo per Meetup.com. Mi tie vidis la Sidnejan kaj Melburnan grupojn kaj kiel ili ŝajnas funkcii tre bone. Ili kuraĝigis min; jes, Melburno kaj Sidnejo estas pli grandaj urboj ol Perto, sed mi povas ankaŭ havi centojn de membroj en mia grupo, ĉu ne? Ekde tiam, mi organizas renkontiĝon ĉiu monato. Ni kutime renkontas en la urbocentro. Ekzistas ĉina restoracio nomita "BamBamBoo" kiu posedas grandajn tablojn, perfekta por grupo kiel nia. Ne havas kafon sur la menuo malĝoje, sed la manĝaĵo estas bongusta kaj la teo estas preskaŭ senfina. De tempo al tempo ni renkontas trans la piedvojo ĉe "East Village", usona-stilo kafejo kun bongustaj kafo kaj manĝaĵo. Iame mi ĉeestas la renkontiĝon kaj me estas sola. Ne estas bona afero, sed ne gravas. Mi prenas esperanta-gazeto aŭ simila kaj uzas la tempo por plua studado. Kaj cetere, mi tre ĝojas trajni al la urbocentro, kaj mi eĉ pli ĝojas trinki kafon aŭ teon! Lastatempe, mi havas eĉ pli bona aĵo... mia koramikino kiu estas komencanto. Do, kiam ni ne havas aliajn amikojn por paroli, mi instruas ŝin per libro aŭ simila.
21. September 2017
4
1
Mia hundo Mi havas hundino nomiĝata Rozo (angla: Rosie). Ŝi estas ĉircaŭ ok-jara. Ŝi estas hibrida hundo, precipe el aŭstraliaj labor-hundoj, ekzemple ruĝ-nuba kelpihundo. Hodiaŭ mi prenis ŝin al la parko por promeni. Ĉar ŝi estas labor-hundo, ŝi ŝategas la eksteraĵo. Ŝi ankaŭ ŝatas renkonti aliaj hundoj. Kiel ĉiuj hundoj, ŝi bezonas flari la postaĵon de la aliaj. Stulta hundo! Ŝi nun estas tre laca kaj dormas sur la planko malantaŭ mia seĝo.
22. Juli 2015
7
1